|
Historio
En
1996 surbaze de Domo de infana kreado (urbo Shumerlja, Chuvasha
Respubliko, Rusio) fondighis patriota junulara klubo "Husaroj".
Chiujare al la klubo alighas ch. 20 lernantoj, kies agho estas 12-17.
De 1996 ghis 2004 gvidantoj de la klubo estis Kurmaeva
Olga Fedorovna, Serebrennikova
Jelena Anatoljevna. Ekde 2004 Kurmaeva
Olga Fedorovna, Chebutaev
Renat Aleksejevich.
Chefaj direktoj de la
agado:
- Organizado de laboro
de milit-aplikaj sportoj;
- Okazigo
de milit-sportaj konkursoj,
ludoj, piedmarshoj, ekskursoj, prezentoj;
- Registrado
de rememoroj de cheestintoj
de historiaj eventoj de Rusio;
- Partopreno en urbaj
kaj regionaj militaplikaj ludoj
"Zarnica", "Orlonok";
- Partopreno en monato
de militaplika kaj sporta laboro;
- Prizorgo
de soldataj monumentoj;
- Memorvacho;
- Helpo al veteranoj,
familioj de mortintoj dum plenumado de militservo;
- Okazigo
de aranghoj, ligitaj kun
gloraj datoj de Rusio, militaj tradicioj de la armeo kaj floto.
La klubanoj aktive
partoprenas en urbaj kaj regionaj arangxoj, festivaloj, konkursoj,
gajnas premiojn.
La klubo subtenas ligojn
kun diversaj instancoj kaj organizoj: fako pri kulturo, milico, urba
Kunsido de veteranoj, historia muzeo, urba sporta centro, auhtopolico,
fajrobrigado.
La klubo estas konata en
la urbo kaj regiono, chiujare aldonighas novaj fervoraj membroj.
|